Simfonio n-ro 3 (Beethoven)
La Simfonio n-ro 3 en E-bemola maĵoro, op. 55, de Ludwig van Beethoven, konata kiel Eroica (Heroa), estas muzika verko konsiderata de multaj kiel la mateniĝo de la Romantisma muziko, ĉar ĝi rompas variajn skemojn de la tradicia simfonio de la Klasika muziko. Ĝi estis dekomence dediĉita al Napoleono Bonaparte.
Tiu simfonio estas unu de la plej famaj verkoj de Beethoven, kiu dekomence intencis dediĉi ĝin al Napoleono Bonaparte (fakte li nomigis ĝin Bonaparte). La ideo komponi simfonion honore de la «liberigisto» de Eŭropo ŝajne estis sugestita de la marŝalo Jean-Baptiste Bernadotte, ambasadoro de Francio en Vieno en 1798, aŭ de Rodolphe Kreutzer, violonisto al kiu Beethoven dediĉis unu sonaton. Bonaparte estis, kun diferenco nur de unu jaro, samtempulo de la muzikisto, kiu ne nur sentis fortan admiron por sia heroo, sed ankaŭ, pli malpli konscie, estis markinta ian paralelismon inter iliaj respektivaj destinoj. Beethoven admiris la idealojn de la Franca Revolucio personigitajn en la figuro de Napoleono Bonaparte, sed kiam li memkroniĝis imperiestro en majo 1804, supozite Beethoven tiom koleriĝis ke li forstrekis la nomon de Bonaparte de la titolpaĝo tiom forte ke li rompis sian krajonon kaj lasis ŝiritan truon en la papero.
Indikoj pri la verko
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Simfonio n-ro 3: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
- [1]
- Partitur de la Simfonio n-ro 3 en VARIATIONS Prototype: Online Musical Scores
- Pianigo de Franz Liszt de la Simfonio n-ro 3 en http://imslp.org/
- Notoj kaj registroj de la Simfonio n-ro 3 en http://www.allmusic.com/
- MIDIs de la Simfonio n-ro 3 en http://www.classicalarchives.com/
- Arkivoj Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine de la Beethoven Hauss Bonn Arkivigite je 2010-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo Arkivigite je 2010-01-26 per la retarkivo Wayback Machine dediĉita al la Simfonio n-ro 3 Eroica
- The Eroica Riddle: Did Napoleon Remain Beethoven's "Hero?", artikolo en The International Napoleonic Society
- Registraĵo de la Simfonio n-ro 3 kun Permesilo Creative Commons Arkivigite je 2014-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Adina Spire - Bezdin Ensemble